Kaj vi opinias la portugalan komplika?

Isto é uma tradução deste artigo: E você acha o português complicado? (Ĉi tio estas traduko el la portugala de la supre menciita artikolo)

Intima rigardo de lingvo

Paulo Rónai komentas la malfacilaĵojn de sia gepatra lingvo, la hungara, kiun oni konsideras kiel unu el la plej kompleksaj lingvoj el Eŭropo. “Pasis multaj jaroj ĝis kiam mi rimarkis la komplikaĵojn de la mekanismo de la hungara lingvo. Laŭ mi estis lernanta aliajn lingvojn, mi estis miranta pri la mia”, li konfesas. Ĉe sia unua renkonto, la fremdulo ĝojiĝas pri la ŝajna simpleco de la lingvo: la ortografio estas preskaŭ fonetika (por unu sono, ĉiam po unu skribmaniero). Krom tio, la vortoj ne havas genrojn (vira, ina aŭ neŭtra), kaj tio igas ĉiujn adjektivojn unu-formaj, ĉar ne ekzistas la neceso akordi. La verbaj tempoj estas preskaŭ mizeraj: nur ekzistas unu estinteco kaj unu estanteco, plus kelkaj kunmetitaj verbaj tempoj. Ĉesas tie, tamen, tiu simpleco trompiga. Ekzistas feroca deklinacia sistemo, kun preskaŭ la duoblo da deklinacioj ol Latino. Vidu la hungaran inferon, per la propraj vortoj de Rónai:

“La malekzisto de verbaj tempoj estas kompensata, kaj fortike, per la abundo de aliaj specoj de rimedoj. La hungara, same kiel la rusa, malmulte zorgas pri la interrilato inter la tempoj de unu frazo, sed estas zorgema marki klare la aspekton de ĉiu ago aparte. Ĝi ne sentas diferencon inter “mi skribis / estis skribanta / estas skribinta / estis skribinta” (en la portulaga aperas 2 formoj de “estis skribinta”). Tiuj agoj miksiĝas (laŭ ĝia vidpunkto) sub malklara pasinta “írtam”, sed ĝi volas scii la cirkonstancojn per kiuj la ago estis realigata: ĉu la persono skribis sub diktado aŭ kopiante; ĉu sur aparta folio aŭ en libro; ĉu kun la intenco konservi la skribaĵon; ĉu oni plenigis la folion aŭ ne; ĉu tio, kion oni skribis, estis esenca aŭ flanka afero; ĉu oni prenis la informojn el unu aŭ pluraj fontoj… kaj, laŭ la ĉefa aspekto, ĝi uzus la pasintecon “írtam” kun malsamaj prefiksoj (leírtam, átírtam, beírtam, felírtam, teleírtam, odaírtam, kiírtam, összeírtam…) aŭ, kiel ni dirus, uzus alian kunmetitan verbon. La riĉeco de nuancoj de tiuj prefiksoj estas mirinda: unu el ili (ki-), kune kun la sama írtam, indikos ke la skribinto donis ĉion kion ĝi povis kaj estas elĉerpita; alia (el-) montras ke la afero estos traktata fare de alia aŭtoro ankaŭ; alia (agyon-) montras ke ĝi mortis pro tiom da skribado.

La hungaraj adoleskantoj ne scias kio estas aspketoj de verbo, sed ili manipulas tion kun instinkta memfido; dum la fremduloj “tute perdas sian Latinon” sen akiri la hungaran de la aliaj. Eĉ tiom ke la samaj prefiksoj asociataj kun aliaj verboj indikas aspektojn tute diversaj: tiel, se fel-, sekvata de “skribi” signifas ke oni skribas por konservi la skribaĵon; de “legi”, ĝi signifas ke oni laŭte legas; de “vivi”, ke oni manĝas ĉion, kion oni havas; de “rigardi”, ke oni rigardas de malsupre ĝis supre; de “plori”, ke oni ekploregas; de “citi”, ke oni vokas mortulon; de “kovri”, ke oni malkovras; de “doni”, ke oni sendas ion per poŝto, aŭ ke oni denuncas iun, aŭ ke oni forlasas matĉon; de “preni”, signifas ke oni prenas ion de sur la planko, aŭ ke oni dungas iun, aŭ ke oni rigardas observon kiel gravan; kaj, finfine, kelkfoje ĝi esprimas nenion el tio, nur la finon de la ago.

Se tiu esprim-riĉeco pri la aspektoj estas surpriziga por la parolantoj de latinidaj lingvoj, ne ĝenos germanianon aŭ rusianon, kiuj konas en sia propra lingva sperto la uzadon de tiaj prefiksoj, perversaj fonemetoj kiuj, eĉ se ili ne vere estas vortoj, ofte disiĝas de la verboj, kelkfoje por tute anstataŭi ilin; sed ĝermanoj kaj slavoj perdas sian memfidon kiam ili ekkonas la ekziston de konjugacioj “transitiva” kaj alia “netransitiva” (neperfektaj nomoj, ĉar la duan oni uzas ankaŭ transitive, sed kun nedifinita objekto), kaj perpleksiĝas kiam ili sciiĝas ke la verbaj formoj povas speguli la personon ne nur de la subjekto, sed ankaŭ de la rekta objekto — kaj tio faras ke en la frazoj “Mi amas virinon”, “Mi amas blondajn virinojn” kaj “Mi amas vin”, oni uzos 3 malsamajn formojn de la verbo “szeretni” (ami): szeretek, szeretem, szeretlek.”

RÓNAI, PAULO. Kiel mi lernis la portugalan, kaj aliaj aventuroj, 2-a eldono reviziita. Rio de Janeiro, Artenova, 1975.

Anúncios

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s