Ridindaĵoj – Reformemuloj

Ĉiu esperantisto jam pensis/legis/debatis pri reformo, ĉu ne? Kaj ĉiuj aliaj timas pro atenco kontraŭ la stabileco de la fundamento. Tamen, kie estas esperantistoj, tie la temo reaperas.

Se ne eblas eviti proponojn de reformoj de Esperanto, oni povas amuziĝi per ili. Eble el ridindaĵoj aperos bona ideo. Aŭ eble la ridado fosos la tombon de iuj reformoj…

Kiel ĉiuj ni scias, Esperanto havas la finaĵon -n, por marki vortojn en la akuzativa kazo. Kaj tiu finaĵo estas ofte forgesata kaj misuzata de multaj homoj. Tamen, aliaj homoj (aŭ, nelogike, la samaj) tiel enamiĝis de akuzativo, ke ili trovis neakcepteble ke kelkaj frazoj ne havas la finaĵon -n ie ajn, malgraŭ la transitiveco de la verbo.

La ne-esto de la finaĵo -n povas okazi pro pluraj kialoj:

  1. La objekto ne estas Esperanta vorto.
  2. La objekto ne akceptas la finaĵon (iom, multe, pli, ambaŭ, unu, ktp.)
  3. La objekto estas subfrazo, titolo de verkaĵo, citaĵo, ktp.

Do, por solvi la situacion 1 (kaj foje 2), ili proponis novan prepozicion: na. La fakto ke la situacioj 3 ankaŭ ekzistas kaj kreos ne-necesajn kaj strangajn esprim-manierojn, kiel “na ke” kaj “na na” ne malhelpu reformemulojn.

Tamen, oni forgesis ke ekzistas alia grava finaĵo en Esperanto, la pluralo: -j. Do, kiel oni faru se oni volas diri ke oni legis du librojn de Harry Potter sen uzi la vorton “librojn”, kiu estas la nura ero kiu subtenas la finaĵon -jn?

Pro tiu gravega kaj neakceptebla manko de la lingvo, kompreneble oni devas uzi novan prepozicion: ja. La fakto ke tiu vorto jam ekzistas ne malhelpu reformemulojn.

La frazo do fariĝas: Mi legis ja na du Harry Potter. Tio estas multe pli logika! La fakto ke tiu ja estas nekomprenebla de ĉiuj jam ekzistantaj esperantistoj ne malhelpu reformemulojn.

Tamen, oni forgesis ke ekzistas alia grava frazrolo, krom la objekto: la subjekto, kaj ĝi ne estas markata.

Pro tiu gravega kaj neakceptebla manko de la lingvo, kompreneble oni devas uzi novan prepozicion: ka.

Estas tute evidente, ke “na” ne estas sufiĉa. Ofte okazas, ke la subjekto de frazo ne estas klare indikata:

1. Ĉu vi volas tiun libron, aŭ tiun ĉi?
Ambaŭ ni volas.

2. Ĉu vi volas libron, aŭ ŝi volas ĝin?
Ambaŭ ni volas.

Estas tute klare, ke “na” ne povas helpi tie. Do mi proponas novan prepozicion, “ka”, por indiki la _subjekton_ de frazo:

1. Ĉu vi volas tiun libron, aŭ tiun ĉi?
Na ambaŭ ka ni volas.

2. Ĉu vi volas libron, aŭ ŝi volas ĝin?
Ka ambaŭ ni volas.

Ka mi rekomendas, ke ka tiu nova prepozicio, ka kiu klare estos tre utila, estu ekde nun amplekse uzata. Ka tio certe evitos na multaj problemoj pri miskomunikado.

— de Vítor De Araújo

La fakto ke ka estas nekomprenebla de ĉiuj jam ekzistantaj esperantistoj ne malhelpu reformemulojn.

Tamen, oni forgesis ke ekzistas alia grava frazrolo: la predikativo.

Pro tiu gravega kaj neakceptebla manko de la lingvo, kompreneble oni devas uzi novan prepozicion: pa.

Ka mi rekomendas na, ke ka tiu nova prepozicio, ka kiu klare estos pa tre
utila, estu ekde nun pa amplekse uzata. Ka tio certe evitos ja na multa
problemo pri miskomunikado. Kaj ka Esperanto fariĝos pa multe pli klara lingvo.

Li farbos la blankajn domojn flavaj
fariĝos pa:
Ka li farbos ja na la blanka domo ja pa flava.

Ka tio ŝajnas al mi pa tre logika reform-propono. La fakto ke pa estas nekomprenebla de ĉiuj jam ekzistantaj esperantistoj ne malhelpu reformemulojn.

Se ka vi volas ja na pli da ja informo, bonvolu komenti tie ĉi. Ka mi imagas na, ke ka vi ĉiuj amos ja na ĉi tiu propono.

La fakto ke la rezulto kun ĉiuj proponoj kunaj aspektas kiel tute nova lingvo ne malhelpu reformemulojn, ĉu ne? Kiun problemon povus krei kelketaj novaj prepozicioj? /ironio

Rimarko: Ĉu oni devas diri ja ka, ja na, ja paka ja, na ja, pa ja? Ho, ve!

2 pensamentos sobre “Ridindaĵoj – Reformemuloj

  1. Hahaha, mi tute ne memoris na “ka”! Sed mi memoras, ke iam mi proponis, ke esperanto fariĝu ergativa. Bedaŭrinde mi neniam publikigis la proponon, sed tion mi povas rimedi nun:

    1. Esperanto havas du verb-klasojn: netransitivaj kaj transitivaj.
    2. La netransitivaj verboj havas la kutimajn finaĵojn -i, -as, -os, etc.
    3. La transitivaj verboj havas la finaĵojn -ati, -atas, -atos, etc. (Alternative, la transitivaj havas afikson -at- antaŭ la finaĵo.)
    4. La subjekton de netransitivaj verboj kaj la objekton de transitivaj verboj oni ne indikas.
    5. La subjekton de transitivaj verboj oni indikas per la prepozicio “de”.

    Do:

    Mi parolas Esperanton. -> De mi parolatas Esperanto.

    La knabino legis la libron. -> De la knabino legatis la libro.

    De mi legatis du Harry Potter.

    – Ĉu de vi volatas tiu libro, au tiu ĉi?
    – Ambaŭ de ni volatas.

    – Ĉu de vi volatas libro, aŭ de ŝi?
    – De ambaŭ ni (ĝi) volatas.

    De tiu reformo havatas grandaj avantaĝoj:

    1. Ĝi estas tute kaj nedisputeble laŭfundamenta; ĉiuj frazoj prezentataj tie ĉi estas ĝustaj konstruoj laŭ la kutimaj reguloj de la lingvo.

    2. De ĝi solvatas la samaj problemoj, de kiuj solvatas “na”, sen la bezono, ke novaj prepozicioj kreatu: subjektoj kaj objektoj ĉiam eksplicite indikatas, êc vortoj kiuj de oni ne povatas deklini.

    3. De ĝi reprezentatas bonvena movo de la lingvo for de ĝiaj hindeŭropaj radikoj, de kiu certe pligrandigatos ĝiaj eblecoj fariĝi vere internacia lingvo.

    De mi rekomendatas, ke tiu reformo, kiu klare estos tre utila, de oni prete adoptatu. De tio certe evitatos multegaj problemoj pri miskomunikado.

    P.S.: De vi forgesatis la (tre oportuna) prepozicio “De” en mia nomo en la teksto, kiu de vi citatis.

Deixe um comentário